Sur la teraso
de Robert Zend
(el la angla tradukis Ralph Dumain)
Robert Zend (1929-1985) estis hungara-kanada prozisto kaj poeto, esperantisto. Li naskiĝis en Budapeŝto kaj forlasis sian naskiĝlandon post la hungara revolucio de 1956. En Toronto li magistriĝis pri itala literaturo. Li laboris kiel produktisto de dokument-elsendoj por la radio CBC. Alian novelon lian ni aperigis en BA30, same en traduko de Ralph Dumain. – Red. Beletra Almanako, N-ro 33 (Oktobro 2018) -- 12a jaro
La du dioj sidis sur la teraso kaj sciis ĉion. Ili parolis malofte kaj kiam ili parolis ili celis plu informiĝi unu pri la alia.
“Ĉu ankoraŭ doloras?”
“Ne plu.”
La du dioj sunĝue malstreĉiĝis sur la teraso de la domo de la griza dio, sur iu el la montoj de la sfera Kosmo. Supre, en la neatingebla firmamento, brulis la Fokuso ĉirkaŭ kiu la Kosmo rivoluis.
“Ĉu vi iam ricevas preĝojn de ŝi?” demandis la griza dio.
“Neniam,” respondis la blonda dio, kaj ekkuŝis, fermis siajn okulojn. En la valo, la urbo viglis. Du dek milionoj da dioj loĝis en ĝi sonĝante du dek milionojn da internaj kosmoj. Ĉiu interna kosmo posedis sian apartan juron, sian individuan movadon, kaj sian personan koloron. Unika speco vivis en ĉiu, nekonscia pri la ekzisto de la ceteraj. Enfermita en unu kosmo, ĉiu speco kredis sin la sola ekzistanta. La estaĵoj en ĉiu el la du dek milionoj da kosmoj sciis nur pri sonĝanta dio per kiu ili mem sonĝiĝis.
“Kiam ĉesis la doloro?” la griza dio rompis la silenton.
Ektreminta, la blonda dio malfermis siajn okulojn. “Nu, vi ankoraŭ pensas pri ŝi? Ĉeso okazis tiam, kiam mi donis ŝin al Adamo. Memoru: komence mi elsonĝis ŝin samdimensie kiel mi. Kaj mia malo ĉiurilate. Mi rivoluigis ŝin kiel la Kosmo rivoluas ĉirkaŭ la Fokuso. Mi kaj ŝi: kerno kaj ŝelo, donanto kaj ricevanto, vi scias . . . sed sekve mi komencis suferi, do mi volis apartiĝi.”
“Kial vi ne neniigis ŝin” demandis la griza dio.
La blonda dio perpleksiĝis. “Ĉu via juro permesas tion? Kian metodon vi utiligas?”
“Forgesado. Jen simpla rimedo se vi kapablas. Unue, mi imagas ĝin kaj tenas. Sekve, mi pliigas la intensecon de la vizio, pli kaj pli kaj pli. Mi pliigas ĝin ĝis la maksimumo. Kaj ankoraŭ tie ĝin tenas. Mi puŝas ĝin preter la maksimuman intensecon. Baldaŭ ĝi mem krevas.”
La blonda dio kapjesis aprobe “Hm, mi lernis ion novan. Mi provis malfortigi ĝin, sed ĝi ĉiufoje revenis. Kaj mi timis eventualan intelektomion. Do mi longe turmente cerbumis, kion pri ŝi faru, ĝis subite Adamo cerbumiĝis, Adamo, kiun mi elsonĝis antaŭ eonoj, ankaŭ samdimensia kiel mi, por fariĝi alteregoo [1] kaj amiko. Sed kiam li impertinente ekkredis, ke li sonĝis min, tiam mi etigis lin kaj ĵetis lin en iun el la miniaturaj kosmoj de la mekanismo. Nu, ĉi tiu Adamo ne lasis min senĝena dum longa tempo, senĉese preĝante al mi ĉar li neelteneble enuiĝis. Jen, mi alĵetis ŝin al li kaj lasis ilin kune amuziĝi. Post tiam, mi ne sentas doloron.”
La urbon ĉirkaŭis montoj. Preter la montoj, aliaj urboj disetendiĝis, miloj kaj miloj da urboj, punktantaj la surfacon de la Kosmo. En ĉiu urbo loĝis dioj po milionoj. En unu tian foran urbon la blonda dio estis fluginta por viziti sian malnovan amikon, kiu nun sidis serene fiksrigardante antaŭen.
“Por mi, tiaj problemoj ne plu ekzistas,” li fine diris. “Ankaŭ mi iam elsonĝadis estaĵojn, sed nur dum iom da tempo. Mi haltis ĉar ili jukis. Jam dum kelkaj jarcentoj mi elsonĝas nur strukturojn. Ili estas ordemaj kaj higienaj.”
La blonda dio ŝultrumis. “Eble finfine ankaŭ mi alvenos tiun solvon. Provizore, mi ankoraŭ bezonas ilin. Mi povas imagi, ke mi estas Fokuso, nur se mi havas Kosmon ĉirkaŭ mi. . . .”
La griza dio kompletigis liajn vortojn:
“Kaj sekve vi alĵetos ilin al Adamo kiu povas imagi, ke li estas dio, nur se li ricevos kelkajn sonĝojn de vi. . .”
La blonda dio kapjesis: “. . . ĉar vi ne povas elsonĝi iun similan kiel lin.”
Trans la valo, la brula Fokuso malleviĝis malantaŭ la monto. Malvarmeta krepusko descendis.
La okuloj de la griza dio kuntiriĝis. “Mi ne povas memori, kiel mi sentis kiam mi elsonĝis estaĵojn. . .” li diris malrapide. “Sed. . . ĉu vi kredas. . . ĉu Lilito ankoraŭ memoras vin? Ĉu ŝi memorus la okazon kiam ŝi ĉeestis kun ni sur la monto? Kiam vi amis ŝin kaj ŝi amis vin kaj vi kune estis tiel feliĉaj? Kaj . . . se ŝi memoris, ĉu ŝi konfesis al Adamo sian devenon? Kaj. . . ĉu Adamo ĵaluzas pri vi? Kaj Lilito, ĉu ŝi deziras reveni al vi? Mi prezentas ĉiujn ĉi demandojn ĉar mi ne komprenas. Por mi, kompreneble, aferoj pli simplas. Miaj mekanismoj nur moviĝas kaj kolizias kaj resaltas. Ili ne amas kaj ne suferas. Ili ne scias kaj ne memoras.”
La blonda dio subridis. “Ĉu vi vere forgesis tiom multe pri la estaĵoj? Ankaŭ ili ne amas aŭ suferas. Ili ne scias aŭ memoras. Kiel fantomo memorus? Nur mi povas memori miajn viziojn. Lilito ne povas posedi memoron ĉar ŝi estas bildo. Kompreneble. . . se mi. . . .”
La griza dio ekstaris. “Vesperas. Malvarmas. Ni enhejmiĝu.”
La blonda dio restis sidanta, neaŭskultanta, siaj okuloj fiksitaj al la vasta urbo en kiu, jam, briletantaj lumoj vibris kaj lumetadis kiel pensoj en la nerv-reto.
“Kompreneble. Se mi. . . ho kia grandioza ideo. . . se mi estus elsonĝinta Liliton esti. . . se mi estus elsonĝinta ŝin malsama. . . memkompreneble!. . . Kial mi ne elpensis tion?. . . sed nun mi scias. . . jen mia venonta sonĝo. . . de estaĵo kun memoro. . . ne, ne Lilito. . . iu alia. . . ŝi estos mola kaj ridetanta, sondona kaj fidela. . . . Ea. . . Eau. . . Eaua. . . Eua. . . Eva. . . jes, Eva! . . . mi radios amon al vi kaj vi respegulos ĝin. Mi ne nur donos kaj vi ne nur ricevos, sed ankaŭ vi donos. Vi estos mia nova formo de kosmo kiu multobligos centope la forton de la fokuso! Kaj mi estos via nova formo de fokuso, kiu, danke, fekundigos vin! Je via alveno, Adamo ekzilos Liliton al la marĉo kie ŝi elverŝos siajn serpentajn idojn, svarmantajn milope po minuto. Kaj vi memoros min eĉ apud Adamo kaj vi naskos liajn filojn laŭ mia figuro. . . Eva, mia nova sonĝo, mia amo!”
Malsupre, la oraj lumoj de la urbo senĉese lumetadis. Supre, sur la arkaĵo, nebreĉebla nigro difuzis. Ĉirkaŭe, la montoj mistere ekaperis.
Li skuis sin, kaj poste ankaŭ li ekstaris. Li glitigis sian brakon ĉirkaŭ ŝian silkan talion kaj ĉiuj tri eniris la domon.
1975
1 alteregoo(en literaturo, i.a.) en verko, rolulo kiu sub alia nomo, prezentas tute aŭ parte la verkiston mem, tiel estante kvazaŭ dua memo aŭ alia mio (latine ‘alter ego’) de li aŭ ŝi. – Red.
Fonto: Zend, Robert. “On the Terrace” (1975), in Daymares: Selected Fictions on Dreams and Time [Tagkoŝmaroj: elektitaj fikciaĵoj pri sonĝoj kaj la tempo], de Robert Zend, red. Brian Wyatt, postparolo de Northrop Frye(Vancouver: Cacanadadada Press, 1991), pp. 30-33. robertzend.ca/daymares.html